Verduloj
  • Hejmo
  • Verda Filozofio
  • Aliĝu al AVE
  • Temoj
  • Ni Agadas
  • Historio
  • Kalendaro de AVE
    • Kalendara Arkivo
    • English/Deutsch/Française/Sverige
    • AVE-No
    • Verda Blogo
    • Kontaktu Nin

    Historio

    Picture
    AVE - 25 Jaroj da kunlaboro kun la Verdaj Partioj Tutmonde

    AVE estis fondita en Marto de 1984 en Liège (Belgio) okaze de la
    unua renkontiĝo de la Eŭropaj Verdaj Partioj. El la
    fondintoj: Maire Mullarney (1922 - 2008, la koro de AVE,
    kunfondinto de la irlanda Verda Partio), Christopher Fettes
    (unua redaktoro de AVE-NOvaĵoj, AVENO), Jean-Claude
    Thumerelle (unua sekretario), Wolfgang Guenther, Ute Haas,
    Emilo Mas kaj Claude Rouget (kiu eldonis VERDire).
    AVE-anoj kunvenas enkadre de la kongresoj de la Eŭropaj kaj
    Tutmondaj Verdaj Partioj. Bonkvalita interpretado de la
    ĉefaj prelegoj i.a. en Esperanton okazis 1991 je la unua
    Eŭropa Kongreso de la Verdaj Partioj en Zuriko fare de
    Claude Gacon kaj Claude Piron, kion ebligis niaj geamikoj el
    Francio kaj la svisa Verdulo Hans Beat Schaffner.
    Bedaŭrinde ni ankoraŭ ne estas tiom multaj por postuli
    tion regule. AVE k.a. almenaŭ sukcesis ke la Eŭropaj
    Verduloj akceptis kelkajn resoluciojn favore al la uzado de
    Esperanto en la Eŭropa Unio. La franca (1999) kaj la
    germana (2009*) Verda Partio enmetis Esperanton en siajn
    Eŭropo-Programojn.
    Aliflanke AVE tradukas gravajn dokumentojn de la Verdaj Partioj,
    inkluzive de iliaj Eŭropa kaj Tutmonda Organizaĵoj,
    kaj tiel ankriĝas per ret-ligoj en iliaj retejoj.
    Je la kongreso en Zuriko Manfred Westermayer transprenis la AVE-
    sekretarion. Dum la AVE-kunsido 2003 en Gotenburgo, okaze de la
    88a UK, majoritato konfirmis la ne-formalan statuson de AVE, kio
    poste estis konfirmita per voĉdono inter la membroj. Tiel
    ni evitas burokratajn aferojn.
    Pere de la tradukado de gravaj Verdulaj dokumentoj ni informas
    la samideanojn pri la Verda Alternativo cele al daŭrigebla
    estonteco, kaj aliflanke ni montras al la Verduloj ke Esperanto
    kun siaj neŭtraleca lingvo kaj malpeza sed bonkvalita
    strukturo optimale agordas al la Verda ideologio de paca
    kunvivado kaj ekologia daŭropoveco.
    Kompreneble AVE kunlaboras ankaŭ kun diversaj Esperanto-
    Organizaĵoj kiel UEA, SAT kaj EEU; kaj regule AVE
    kontribuas pere de kunsidoj kaj prelegoj enkadre de iliaj
    kongresoj, ekz-e en Maribor (EEU 2007) pri la temo "Akvo kaj
    plastaĵoj". Ni ankaŭ kunvenis enkadre de ekologiaj
    okazaĵoj kiel "Ekologio kaj Turismo" (Riga) kaj kunvenos
    2009-08-22 okaze de "Ekotur" (Svitavy, org-o: P. Chrdle).
    Rilate Eŭropunion, por subteni la atingon de federa
    sistemo, ni agas kunlabore kun EEU kaj samcele kun UFE
    (Unuiĝo de Federistoj Eŭropaj), reprezentata de
    Johano-Karlo Rinaldo.
    AVE havas ĉ. 350 membroj kaj abonantoj de la bulteneto
    AVENO. Nia retejo kolektas la plej gravajn dokumentojn kaj
    informojn, kaj krome AVE dissendas informojn per ret-
    mesaĝoj. Por membriĝi al AVE oni devus (sed ne devas)
    esti membro de iu Verda Partio; la membroj devas akcepti la
    "Verdan Filozofion" kaj la "Celojn" de AVE**. Abono de AVENO
    eblas al ĉiuj.

    *) AVE sukcesis amendi la Eŭropo-Programon (ĉapitro
    Kulturo kaj Edukado) de Buendnis 90 / Die Gruenen (la Verda
    Partio en Germanio)

    ".... Kultura diverseco estas vivanta kaj oni ne rajtas redukti
    ĝin al nura folkloro au al la protekto de merkataj nomoj
    kiel Kamemberto, Fetao, Hallumio.
    La bazo kaj esprimo de la kultura diverseco estas la lingvoj de
    Eŭropo, ne sole la lingvoj de la plimulto-socioj, sed
    ankaŭ de la minoritatoj kaj krome Esperanto kiel internacia
    lingvo de la interpopola komunikado.
    Plurlingveco estas forte subtenenda. ..."
    www.gruene.de/fileadmin/user_upload/Dokumente/Europawahlprogra
    mm/Europawahlprogramm.pdf

    Pli da Historio



    Powered by Create your own unique website with customizable templates.