Historio de la Asocio de Verduloj Esperantistaj
(provizore 2004-10-21):

Plej gravaj datoj de AVE:
1984-03-xx Liége, BE: Fondigxo okaze de la unua renkontigxo de la Euxropaj Verdaj Partioj.
Fondintoj: Christopher Fettes (fondis la bultenon AVE-NOvajxoj > Aveno), Wolfgang Guenther, Ute Haas, Ruth Paintner-Trumpp, Jean-Claude Thumerelle, Robert Burnay.
Sekretario: Jean-Claude Thumerelle
Aliaj frua aktivuloj: Maire Mullarney (+2009), Claude Rouget 1990?-12 Jean-Claude petis Emilo Mas transpreni la sekretarion de AVE kun la konsento de Christopher.
1991 Zuriko, CH: AVE-Renkontigxo okaze de la unua euxropa kongreso de la Verdaj Partioj Rekta traduko (interpretado) de la cxefaj prelegoj de la Verda Kongreso en Esperanton fare de Claude Piron kaj Farjon de la Gatinerie - ilia partopreno estis organizita de Mireille Grosjean dank al geamikoj el Francio kaj subtenita de la svisa-verda kongres-organizanto Hans Beat Schaffner.
La sekretarion transprenis Manfred Westermayer (membro de AVE ekde 1985).
1997 Larzac, FR: AVE-Seminario pri Verda Politiko (Aveno #17).
Publikigo de nia la AVE-NOvajxoj - AVENO.
Aveno aperas en Esperanto. Cxi-tie mi informas nur pri kelkaj gravaj tekstoj, auxtoroj (se ne la funkciuloj); ĉiu numero enhavas enkondukan tekston, fiksdatojn de AVE kaj artikolojn pri la verdaj partioj tutmonde.
Krom Aveno ankaux aperis VERDire (enhave tre valora ekologiisma jxurnalo en Esperanto) gxis numero 19. Redaktoro Claude Rouget (detaloj je la fino, aperos pli poste)
AVENO N-ro, eldon-dato, pagxoj, formato.
00: 1984-10, 4 p. A5, Provnumero kun aveno-bildo kiel simbolo de la bulteno. Redaktoro Chr. Fettes (enkonduko), J-Claude Thumerelle (skiza historio, planoj), pri 10 verdaj partioj (inkluzive de P.R.), nacilingvaj varbfolioj. 01: 1985-01, 8 p. A5. Nia simbolo en verda koloro; invito al la 2-a Kongreso de Euxropaj Verduloj en Dover. Verda Movado en Belgio. Pri Fakvortaro. ekzemplo pri praktika agado (en Belgio). Novajxoj el diversaj landoj. Aspektoj de Verdismo. Informo pri 2 brosxuroj de SAT-Amika Rondo: Fessenheim; Por Ekologia Socio (Murray Bookchin). 02: 1985-04, 8 p. A5. Invito al AVE-Jarkonveno okaze de la 70-a UK en Augsburg, DE. Raporto pri la 2-a Kongreso de EV. Pri la kongreso laux virina vidpunkto, de Maire Mullarney. Cxarto de Paco de Orient-Okcidentaj Pacanoj, London. Pri Bhopal kaj aliaj kemiaj dangxeroj. Kontraux barajxo en Belgio. Ekologio kaj demografio. Informo pri "Naturo kaj Socio" de Edgar Guhde, trad-a de Wolfgang Gunther - li ankaux prezentis grafikan skizon pri la diversaj niveloj de neuxtraleco. 03: 1986-03, 16 p. A5. Raporto pri la AVE-Jarkonveno (cxeestis 30 personoj el 8 landoj). Verdaj Movadoj taksas Esperanton (5 demandoj, respondo de F. Roelants de Ecolo). Listigo de la AVE-membroj (67 el Australio & Nov-Zelando (3), Euxropo, Japanio (1) kaj Usono (1)). Pri la filiozofio de Henriko George (parto 1, de W.H. Simcock). Traduko de oficiala teksto de la Euxropaj Verduloj. Propono de rezolucio al nacia(j) parlamento(j) kun 15 punktoj kaj 4 postuloj (W. Gunther). Pri ekologiaj ideoj - kritiko al Aveno#2 (Pauxlo). Por nova Esperanto-Oazo (Akiles Sanz) kun komento de C.F rememorante Rudolf Bahro (Konstruante Verda Movado). Pri la Verda Movado en Usono (Prentiss Riddle). Celoj de AVE. 04: 1986-12, 8 p. A5. Nekrologo pri Ruth Paintner. Priskribo de ekologia centro internacia Mondhejmo (Akiles Sanz). Pri la filiozofio de Henriko George, parto 2. 05: 1989-01, 12 p. A5. Raporto pri la AVE-Renkontigxo (kun aparta butono "La Verduloj en Antverpeno") okaze de Euxropa Verda Kongreso en Antverpeno (1988). Pri la kunordigo de Euxropaj Verduloj, invito al Verda Kongreso en Parizo 1989-04-21/23 (Maire Mullarney). Verdula Movado en Finnlando (4 p-oj, trad. de Jukka Pietilaeinen). "Cxernobil skuis la Mondon" de japana grupo. Radikala Antinukle-Energia Movado (Ronald Nobel). Ekologiaj artikoloj en Monato. Afisxoj pri AVE "Waarom is Esperanto de taal voor de Groenen ?" la germana kaj nederlanda kun adresoj de 13 landaj asocioj (inkl. de Turkio). Ekologia Rezolucio de OkSEJT-29 (Okcidenta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro, 1988-08-18/28). Pri la Amikeca Reto de SAT. Kiel aligxi al AVE. (06): 1990 (? sen dato "Sunradioj"), 6 p. A4. Komuna Bulteno de Amikoj de la Arbaro (Emilo Mas), Amikoj de la Infanoj (Joel Laporte), AVE (provizora sekretario Emilo Mas), franca Asocio de Verduloj por Uzado de Esperanto (Jean-Luc Mermet), EKologio kaj ESperanto (Emilo Mas). Informo pri aliaj asocioj: Ekoropa, Internaciaj Brigadoj Porpacaj, KUN DEL'LARZAC (neperforta agado kontraux pliampleksigo de tiea militkampo). Agadoj, Kampanjoj subtenendaj: Kontrauxnukleaj Eksperimentoj, Bojkoto kontraux Nestle (> pulvora lakto), Kontraux la Insektomortigiloj, La Tago de la Tero (22a de Aprilo), Pri Paco (en Jerusalemo), Dolcxaj Energioj (alternativaj). Pri Verdaj Partioj kaj E-o: Stagxo de Esperanto por Verduloj (rap-o (sen dato), 12 homoj, AVUE), 1990?-03-18/19 Renkonto de Euxropaj Verduloj (partioj) en Budapesto (inter ili 5 esperantistoj). Invito al la Kongreso de Verdaj Partioj en Zuriko (1991-05-25/26). 07: 1993-07, 4 p. A5. Klarigo pri la neceso de Aveno - malgraux la informoj kiuj aperas en VERDire. Raporteto pri la kunsido en Zuriko (1991), kun la decido de du kunfondintoj (Christopher kaj Maire) dauxrigi AVE kaj transdoni la sekretarion al Manfred Westermayer. Apogo de Elektro de la Suno. Pri Thermoselect. Deklaracio de Parizo (1984, de la Verda Alternativa Euxropa Ligo, frakcio en la Euxropa Parlamento). Alvoko al AVE-anoj. 08: 1993-09, 4 p. A5. Interŝanĝo de adresoj. Kritiko de P. Touron (rilate la Deklaracio de Parizo - Demografio); kaj respondo de la sekretario. Por kunlaboro kun la divers-direktaj Verdaj Partioj (W. Gunther). Instigo diskuti Esperanton okaze de la starigo de baloto-programoj al la EP. Respondoj de EP-anoj: Claudia Roth (DE) Esperanto ne necesas; tamen ŝi konsentas ke "Esperanto estas paŝo al pli bona komunikiĝo inter la homoj." Pri la "Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj" de la Internacia PEN- Klubo. Junulara Agado en la verdaj partioj. La postuloj de la Verda-Alternativa Junularo (1 p). 09a: 1994-04, 4 p. A5. 10-Jariĝo de AVE. Rilato inter VERDire kaj AVE. Raporto de la 1-a Konsilio de la Eŭropa Federacio de la Verdaj Partioj en Vieno (1994-01-28/30) kun informstando pri E-o. (de MW); aparte menciindas, ke EFVP uzis trilingvan titolon kun E-o kiel tria: La Eŭropaj Verduloj. Rezolucioj. El la internaciaj gastoj Mike Feinstein publikigis ampleksan raporton "16 semajnoj kune kun eŭropaj verduloj"; en ĝi ĉapitro kial Partito Radicale elir(ig)is el la kuna ĉielarka Frakcio en la EP. Prezento de NRO-oj: VIDU, SATEB, Laŭte, Scienca Revuo, Socikredito, Hejmoj, Centro pri Ekologia Medicino, Albanio agado - aparte blindaj. 10: 1994-05, 4 p. A5. AVE-Statistiko: 50 membroj en 17 landoj. Informiloj de AVE. Letero al germanaj EP-Kandidatoj. Demonstracio de PR antaŭ la EP-ejo en Strasburgo; kun detaloj kial Verduloj ne kunlaboras kun PR (ekz-e pro malakcepto de Nelson Mandela). Vizito de la Verduloj en la EP (prezento de SLOW kaj interparoloj pri E-o). Prezento de la Federacio de Junaj Eŭropaj Verduloj. Prezento de AVE: Celoj kaj Verda Filosofio, Aktivecoj, Membreco, Aveno kaj VERDire (asociita fak- ĵurnalo). 11: 1995-01, 4 p. A5 kun listo de novaj EP-anoj. Enkonduko, pri paco kaj naturo. AVE-Statistiko: 63 membroj. Nova statuso de kunlaboranta faka asocio de UEA kaj prezento de UEA. Ne-formala kunlaboro kun EFVP. Unuaj paŝoj kaj demando pri kunlaboro kun SAT. Pri baloto al EP. Pri (post-sovetiaj) militoj en Eŭropo: Jugoslavio (ŝanĝo de la pura pacifismo de la Verdaj Partioj), ĉeĉenio. AVE ĉe 38-a ISO en Tuebingen, DE kun la ĉeftemoj pri rubo kaj reciklado. Informoj: Eko-Festivalo en Barra do Garcas, BR. Eŭropa Turneo por Daŭrigeblaj Energioj. 12: 1995-03, 4 p. A5 kun teksto pri la katastrofa situacio de la Aral-Maro, UZ. Invito al AVE-kunvenoj: EEU en Parizo; 95-a UK en Tampereo, FI; SAT en Maribor, SL; Monda Sociala Pinto en Sao Paulo, BR; Konferenco Etnoj kaj Naturo, Poprad, SK; Turismo kaj Mediprotektado, Budapesto, HU; Daŭrigeblaj Energioj (denove). Informoj pri: Federacio de Junaj Eŭropaj Ekologiistoj; SOS Loire Vivante; Kanalo Rheno-Rhodano; Naturopa; Partito Radicale (denove) Marco Taradash kunlaboras kun Berlusconi, Emma Bonino protektas la kontraŭ-leĝan trofiŝadon; Daŭrigebla evoluo; Genteknikaj esploroj; Tibeto, artikolo de AVE-anoj MW kaj Christian Lavarenne, publikigita en Tutmonda Scienco kaj Tekniko, Pekino, pri senarbarigo en Tibeto fare de P.R.ĉinio kaj la malbonaj sekvoj. 13: 1995-10, 4 p. A5 (provizora versio en Julio por la UK). Protestoj kontraŭ la atom-eksplodoj de Francio kaj P.R.ĉinio; raporto de J.F. Clet. Raporto pri la EEU- Kongreso en Parizo. Verdaj Partioj kaj NRO-oj pri: Maastriĥt (EU); Trans-Eŭropa Trafiko-Reto; Agrarpolitiko; Virina Monda Konferenco; Maraj Aferoj (balenoj, Brent Spar katastrofo); Eks-Jugoslavio; Sri Lanko; Homaj Rajtoj (raporto pri EU, sklaveco en Pakistano, diskriminacio de handikapita lernanto, Ekvatora Guineo, Alĝerio (virinoj ricevu asilon); EU subtenu la pacigon de t.n. Proksima Oriento; Mercosur; EFVP; Ekologiaj Impostoj; prezento de subskribolisto kontraŭ grund-minoj. 14: 1996-04, 4 p. A5. Informo kaj instigo: kontraŭ nukleaj proveksplodoj; ĉernobil. Pri Verdaj Partioj. Invito al Viena Kongreso de EFVP kun informstando de AVE. Temoj: Arbaroj; Balenoj; Ozon-Tavolo; EU; Aral-Agado de AVE; Brest (BY); Etno kaj Naturo; kolonioj de ĉinio ĉina setlado por minoritatigi tibetojn kaj ujgurojn; Grund-Minoj; nova ret-adreso de AVE enkadre de APC (Alternativa kaj Progesema Komunikado). 15: 1996-10, 4 p. A4. Pri la 81-a UK en Prago. El Verdaj Partioj: balotoj; Leolucca Orlando pri la Mafio; EFVP-Kongreso en Vieno; AVE en laborsesio de la Verda Frakcio de la EP; Malarmado: Grundminoj kaj Eurofighter (batal-aviadilo). Biodiverseco ĉe Aleutaj Insuloj; BSE; Bestaj Rajtoj. 16: 1997-07, 4 p. A4. Invito al renkontiĝo de Eŭro- Afrikaj Verduloj en Niamey, Kenio (Semedo reprezentos AVE). Invito al AVE-renkontiĝo en Montpellier (83-a UK) kaj poste AVE- Seminario pri Verda Politiko en la regiono Larzac. Raporto pri AVE-Renkontiĝo okaze la EEU-Konferenco en Stuttgart. Pri landoj: ĉinio (aŭtonomaj regionoj); Zairio/Kongo; Belarusio (subpremo de la demokratio); Alĝerio (espero?); Irano (ne-respekto de la Homaj Rajtoj); Indiĝenoj en pluraj landoj; pri "civilizo"; Religioj (Monda Etoso de Prof-o Kueng, Homekologio); Bestaj Rajtoj (Eŭropo, Azio, Ameriko, La Maroj); Milito kaj industrio; Resursoj/Daŭrigeblo (for-uzo de resursoj, klimato, ozon-tavolo, akvo, biodiverseco, GMO, nuklea teĥniko kaj armiloj); Eko-impostoj akceptataj de la EU-Komisiono; Alternativa Pinto en Amsterdam.
17: 1998-02
18: 1998-06
19: 1999-01
20: 1999-05
21: 2000-02
22: 2001-01
23: 2001-07
23/24: 2002-01
25: 2002-06
26: 2003-04
27: 2003-07
28: 2004-02
27/28: 2004-05
Detaloj de la aliaj Aveno-j sekvos.
Publikigo de VERDire (ekologiisma jxurnalo en Esperanto): gxis numero 19, 1997.
Redaktoro Claude Rouget (detaloj pli poste)
Pri rilatoj de AVE kun NRO-oj en Esperantio.
Sub "Ligoj" vi trovos multajn NRO-ojn, parte esperantistajn, kaj Verdajn Partiojn.
UEA: AVE estas kunlaboranta Faka Asocio de UEA ekde 1994, pagas kotizon kaj kunvenas ofte en la UK-oj (pagenda salono, nepagenda uzado de inform-budo dum kelkaj horoj). Pri antaŭaj rilatoj ?? SAT: AVE kunlaboras kun SAT formale ekde 1999 - interparoloj okaze de la UK en Berlino, 1999. ERA: AVE ne kunlaboras kun ERA. Unu el la kaŭzoj estas la samaj kial PR forlas(ig)is la kunan ĉielarkan Frakcion kun la Vedaj partioj en la EP; vidu ankaŭ en raporto de Mike Feinstein (Aveno 9a kaj 10): .....detaloj venos Aliaj homoj rakontis pri entrudiĝemo de ERA. Persona konatiĝo de ERA-ano okaze de kongresoj de la Verdaj Partioj; kie ERA voli kunlabori kun AVE. Tiu parolis Esperanton ankoraŭ tre malbone. PR kontraŭis kunlaboron de ĉielarka Frakcio kun Nelson Mandela. PR-Komisarino Emma Bonino defendis la tro-fiŝadon de moruoj fare de eŭropaj fiŝistaj kompanioj antaŭ Kanado. Esperanta Civito: (sekvos) Mallongigoj uzataj: E-o: Esperanto
EEU: Eŭropa Esperanto Unio
EP: Eŭropa Parlamento
EFVP: Eŭropa Federacio de la Verdaj Partioj
AVE Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)